Skip to main content

Maizo Enhavo Originoj | Kultivado | Maizaj produktoj | Strukturo de la planto | Lingvistiko | Bibliografio | Notoj | Eksteraj ligiloj | Navigada menuorMaizo en la Vikimedia KomunejoKategorio Maizo en la Vikimedia KomunejoOrigin, History and Uses of CornUS Approves Corn Modified for EthanolGenetically modified plants: Global Cultivation Area MaizeFAOSTAT"Tracking the Ancestry of Corn Back 9,000 Years," New York Times, May 25, 2010Growing CornZea mays at Plants For A FutureMaize Genetics and Genomics Database projectThe Maize Genome Sequence BrowserZea mays, corn taxonomy, facts, life cycle, and kernel anatomy at GeoChemBio.comMajor topic "Zea mays": free full text articles in National Library of MedicinePaul Lunde, New World Foods, Old World Diet, 1992, Saudi Aramco WorldEncyclopedia of LifeInformation about B73 and Mo17 maize genomes

MaizoNeotropisa flaŭro


cerealoMezamerikofarunolegomoteknologiotunoj2004UsonoBraziloSan-PaŭlioParanaosubŝtatojteosinteoBalsas-ValoMeksikoMeksikoOlmekojMajaojAmerikoKristoforo Kolumbosukermaizomaizfarunopastomaizoleoburbona maizviskiotunojetanolonGenetike modifita maizoneotropisaĈinioBaratoBraziloFrancioIndonezioSudafrikometraj tunoj2003rizotritikoprintemporadik-sistemoirigaciotigoakselojnspikopolenobotanikokariopsofruktotainahispana












Maizo




El Vikipedio, la libera enciklopedio






Salti al navigilo
Salti al serĉilo




Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Maizo


Zea mays.jpg


Biologia klasado





























Domajno:

Eŭkariotoj Eukaryota

Subdomajno:
verda lineo Archaeplastida

Regno:

Plantoj Plantae

Subregno:

Tracheobionta

Filumo:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Unukotiledonoj Liliopsida

Subklaso:

Commelinidae

Ordo:

Poaloj Poales

Familio:

Poacoj Poaceae

Subfamilio:

Panicoideae

Tribo:

Maydeae

Genro:

Zeo Zea

Specio:

Zea mays

Subspecio:

Zea mays subsp. mays
L.

Aliaj Vikimediaj projektoj






Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj






Commons-logo.svg

Komunejo pri Maizo







v  d  r


Information icon.svg

Maizo (Zea mays ssp. mays) estas grava cerealo, unue malsovaĝigita en Mezameriko, kaj nun plantata en pluraj regionoj de la mondo. Ĝi estas tre diversa kaj nutre altkvalita manĝaĵo, kaj povas interalie esti muelata al faruno, manĝata kiel legomo, uzata kiel nutraĵo por viandobestoj.


Ĝia produktiĝpotenco estas alta, kun tre bonaj rezultoj je apliko de teknologio. Ĝia kulturo estas ĝenerale maŝinfara, kaj estas grandaj profitoj el modernaj teknikoj de planto kaj rikolto. Tutmonda produktado de maizo atingis 600 milionojn da tunoj en 2004.


La plej produktiva maizo-produktanto estas Usono. En Brazilo, kiu ankaŭ estas granda produktanto kaj eksportanto, San-Paŭlio kaj Paranao estas la ĉefaj produktantaj subŝtatoj. Nuntempe nur ĉirkaŭ 5% de la brazila produktaĵo de maizo estas uzata por homnutrado. Tion kaŭzas ĉefe la manko de informoj pri maizo kaj pli bona informado pri ĝia nutrokvalito.




Enhavo





  • 1 Originoj


  • 2 Kultivado


  • 3 Maizaj produktoj


  • 4 Strukturo de la planto


  • 5 Lingvistiko


  • 6 Bibliografio


  • 7 Notoj


  • 8 Eksteraj ligiloj




Originoj |


Maizo estas rekta malsovaĝigo de la teosinteo (Zea mays ssp. parviglumis), indiĝena al la Balsas-Valo de suda Meksiko aŭ el la Tehuakana Valo de Meksiko.[1]


Oni kredas, ke kulturado de maizo ekis iam inter 7500 kaj 12000 jaroj antaŭ nun. Arkeologiaj trovaĵoj de la plej frua sensema spiko, el Guila Naquitz Kaverno el la Oaxaca Valo de Meksiko aĝas proksimume 6250 jarojn. La Olmekoj kaj Majaoj kultivis ĝin laŭ nombraj variantoj tra Mezameriko, kuiris, muelis aŭ proceztia pere de nikstamaligo. El 2500 a.K., la rikolto etendiĝis tra multe de Ameriko.[2] La regiono disvolvigis komercan reton baze sur malmankoj kaj variantoj de maizaj rikoltoj. Dum la unua ekspedicio de Kristoforo Kolumbo, li portis maizon al Eŭropo, kaj poste la planto rapide estis disvastigita tutmonde. Post kontakto de eŭropanoj kun Ameriko fine de la 15a kaj komenco de la 16a jarcentoj, esploristoj kaj komercistoj reenportis maizon al Eŭropo kaj enmetis ĝin al aliaj landoj.


Maizo etendiĝis al la resto de la mondo pro ties kapablo por kreski en diversaj klimatoj. Suker-riĉaj variantoj nome sukermaizo estas kutime kreskitaj por homa konsumado kiel semoj, dum la variantoj de kampomaizo estas uzataj por bestomanĝo, variaj maiz-bazaj hom-nutraj uzoj (inklude mueladon al maizfaruno aŭ pasto, premitaj al maizoleo, kaj fermentadon kaj distiladon ĉe alkoholaj distilejoj de burbona maizviskio), kaj kiel kemiaĵo.


La kultivo de maizo estas interesa al sciencistoj. La manĝebla parto de sovaĝa maizo estas tro malgranda, por ke ĝi kultivindu. Multaj generacioj de selekta kulturado necesis por fari planton kun spikoj sufiĉe grandaj por manĝo.




Maiz-kampo en Liĥtenŝtejno


Maizo estas la plej amplekse kreskita grenrikolto tra Ameriko, kun 332 milionoj da tunoj kreskitaj ĉiujare nur en Usono. Proksimume 40% el rikolto —130 milionoj da tunoj— estas uzata por produkti maizan etanolon.[3]Genetike modifita maizo estas ĝis 85% el maize plantita en Usono en 2009.[4]


La unuaj maizplantoj kreskis nur malgrande, kun spikoj nur unu colon grandaj, kaj nur unu por planto, sed artefarita selektado fare de indiĝenaj popoloj de Ameriko permesis kreskigi kelkajn spikojn por planto, kaj kutime longaj kelkajn colojn.[5]





Zea mays 'Ottofile giallo Tortonese' - Muzeo de Tuluzo




"fraga" maizo (Muzeo de Tuluzo)



Kultivado |


Tiu neotropisa planto estas multe kultivata tra la mondo, kaj laŭ pezo, pli da maizo estas produktata ĉiujare ol da iu ajn alia greno. Kvankam Usono produktas preskaŭ duonon de la monda rikolto de maizo, aliaj ĉefaj produktantaj landoj estas tre diversaj: Ĉinio, Barato, Brazilo, Francio, Indonezio kaj Sudafriko. La monda produktado estis pli ol 600 milionoj da metraj tunoj en 2003, iomete pli ol rizo aŭ tritiko.


Maizo estas plantata en la printempo por profiti la printempajn pluvojn. Ĝia radik-sistemo estas malprofunda kaj la planto tre dependas de ofta pluvo aŭ irigacio.






































Plej dek maiz-produktantoj en 2013[6]
Lando
Produktado (tunoj)

Noto

Flago-de-Usono.svg Usono
353,699,441

Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
217,730,000

Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
80,516,571

Flago-de-Argentino.svg Argentino
32,119,211

Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
30,949,550

Flago-de-Barato.svg Barato
23,290,000

Flago-de-Meksiko.svg Meksiko
22,663,953

Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
18,511,853

Flago-de-Francio.svg Francio
15,053,100

Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
12,365,000
Mondo1,016,431,783


Maizaj produktoj |


  • Maiza viskio aŭ burbono, ĉiĉo

  • Maizamelo


  • Maizfaruno (por fari tortiljojn)


  • Maizflokoj (por fari kaĉon)


  • Maiza mielo (por densigi saŭcon)


  • Krevmaizo aŭ pufmaizo (por manĝi en la kinejo)


  • Maiza siropo por dolĉigilo

  • Unu fonto de legoma oleo

  • Produktado de etanolo (speco de alkoholo) ĉefe uzata kiel enmetaĵo por petrolo

























Konsumo de maizo en 1999 (kg/loĝanto)

Malavio
137

Honduraso
98

Zimbabvo
89

Meksiko
127

Sud-Afriko
94

Lesoto
87

Zambio
113

Salvadoro
93

Venezuelo
68

Gvatemalo
103

Kenjo
93

Nikaragvo
56


Strukturo de la planto |




Ilustracio montranta kaj masklan kaj inan florojn de maizo.


Maizo havas tre apartan kreskon; la malaltaj folioj similas larĝajn flagojn, 50-100 cm longajn kaj 5-10 cm larĝajn. Kvankam iuj specoj povas kreski ĝis 7 metrojn, la plej ofta speco atingas 2-3 metrojn. La tigo havas multajn akselojn; el ĉiu akselo kreskas unu folio. Sub la folio kaj proksime al la tigo kreskas la spiko.


Kiam la spiko kreskas, formiĝas silkaj fibroj, kiuj ŝanĝiĝos de flavo al bruno dum la planto maturiĝos. Supre de la trunketo estas longa flava floro. Grajno de maizo formiĝas, kiam poleno falis sur la silkaĵon. Laŭ botaniko, grajno de maizo estas kariopso, simpla seka frukto.


Malmaturaj spikoj (spiko, grajnoj, kaj silko) estas tute manĝeblaj krude. Kiam la planto maturiĝas, la spiko malmoliĝas kaj la silko sekiĝas kaj nemanĝebliĝas, sed la grajno estas ankoraŭ manĝebla. Somerfine, la grajno sekiĝas tute, kaj estas malfacile maĉebla antaŭ kuirado en bolanta akvo.



Lingvistiko |


La deveno de la Esperanta vorto estis la taina (taíno) vorto 'mahiz', kiu pasis al eŭropaj lingvoj tra la hispana post la transpaso de maizo al Eŭropo, kio okazis post la malkovro de Ameriko.



Bibliografio |


+ (en hispana)


  • El maíz, nuestro sustento, Cristina Barros y Marco Buenrostro, pp. 6-15.

  • Diversidad y distribución prehispánica del maíz mexicano, Bruce F. Benz, pp. 16-23.

  • De las muchas maneras de cultivar el maíz, Teresa Rojas Rabiela, pp. 24-33.

  • La domesticación del maíz, Emily McClung de Tapia, pp. 34-39.

  • Richard Stockton MacNeish y el origen de la agricultura, Ángel García Cook, pp. 40-43.

  • El dios del maíz en Mesoamérica, Tomás Pérez Suárez, pp. 44-55.

  • Los mitos del maíz entre los mayas de las Tierras Altas, Carlos Navarrete, pp. 56-61.

  • Las tortillas calientes, patrimonio cultural, Victoria Novelo, pp. 62-71.

  • De elemento creador a sustento vital, Tomás Pérez Suárez, pp. 72-73.

  • Pérez-Calvo Soler, Jorge (2005). Nutrición energética y salud. Debolsillo. ISBN 84-9793-398-2. http://books.google.es/books?id=wJdzkCcFQnMC

+ (en angla)


  • Ferro, D.N. kaj Weber, D.C. "Managing Sweet Corn Pests in Massachusetts". [1]

  • Bonavia, Duccio (2013). Maize: Origin, Domestication, and Its Role in the Development of Culture. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-02303-1.

+ (en itala)


  • Aureliano Brandolni, Andrea Brandolini (2006). Il mais in Italia: storia naturale e agricola. Bergamo, Italio: CRF press. "XII+370 pages and 80 colour pages" [2]

  • Maizo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Maizo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Maizo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)



Notoj |




  1. "Origin, History and Uses of Corn", Iowa State University, Department of Agronomy, 11an de Februaro, 2014.


  2. (Winter 2009) “The Beginnings of Maize Agriculture”, Archaeology Southwest 23 (1), p. 4. 


  3. "US Approves Corn Modified for Ethanol", The New York Times, 11a de Februaro, 2011.


  4. Genetically modified plants: Global Cultivation Area Maize GMO Compass, 29a de Marto, 2010, Alirita la 10an de Aŭgusto, 2010


  5. SPIELVOGEL, Jackson J.. (2006) Medieval and early modern times. USA: National Geographic.


  6. FAOSTAT. FOOD AND AGRICULTURE ORGANIZATION OF THE UNITED NATIONS. Alirita 5a de Aŭgusto, 2014.



Eksteraj ligiloj |


  • http://www.plantnames.unimelb.edu.au/Sorting/Zea.html

  • http://www.itis.usda.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=42268

  • http://www.milpa.nl

  • http://www.maiskomitee.de

  • "Tracking the Ancestry of Corn Back 9,000 Years," New York Times, May 25, 2010


  • Growing Corn Information on the uses and starting of corn seed


  • Zea mays at Plants For A Future

  • Maize Genetics and Genomics Database project

  • The Maize Genome Sequence Browser


  • Zea mays, corn taxonomy, facts, life cycle, and kernel anatomy at GeoChemBio.com

  • Major topic "Zea mays": free full text articles in National Library of Medicine

  • Paul Lunde, New World Foods, Old World Diet, 1992, Saudi Aramco World

  • Encyclopedia of Life

  • Information about B73 and Mo17 maize genomes






Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.













Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Maizo&oldid=6441728"










Navigada menuo


























(RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgPageParseReport":"limitreport":"cputime":"0.252","walltime":"0.350","ppvisitednodes":"value":1785,"limit":1000000,"ppgeneratednodes":"value":0,"limit":1500000,"postexpandincludesize":"value":19574,"limit":2097152,"templateargumentsize":"value":3868,"limit":2097152,"expansiondepth":"value":9,"limit":40,"expensivefunctioncount":"value":0,"limit":500,"unstrip-depth":"value":0,"limit":20,"unstrip-size":"value":3326,"limit":5000000,"entityaccesscount":"value":1,"limit":400,"timingprofile":["100.00% 239.411 1 -total"," 47.21% 113.036 1 Ŝablono:Taksonomio"," 18.00% 43.087 1 Ŝablono:Referencoj"," 5.50% 13.157 1 Ŝablono:Ŝanĝu_ŝablonon"," 5.42% 12.981 1 Ŝablono:Projektoj"," 4.45% 10.655 1 Ŝablono:Cite_book"," 4.21% 10.076 1 Ŝablono:Cite_journal"," 3.89% 9.305 1 Ŝablono:Cite_web"," 3.54% 8.468 1 Ŝablono:Leginda"," 3.08% 7.375 1 Ŝablono:Citaĵo_el_libro"],"scribunto":"limitreport-timeusage":"value":"0.007","limit":"10.000","limitreport-memusage":"value":784159,"limit":52428800,"cachereport":"origin":"mw1301","timestamp":"20190620210949","ttl":2592000,"transientcontent":false););"@context":"https://schema.org","@type":"Article","name":"Maizo","url":"https://eo.wikipedia.org/wiki/Maizo","sameAs":"http://www.wikidata.org/entity/Q11575","mainEntity":"http://www.wikidata.org/entity/Q11575","author":"@type":"Organization","name":"Contributors to Wikimedia projects","publisher":"@type":"Organization","name":"Wikimedia Foundation, Inc.","logo":"@type":"ImageObject","url":"https://www.wikimedia.org/static/images/wmf-hor-googpub.png","datePublished":"2004-01-06T11:32:15Z","dateModified":"2018-10-19T17:21:40Z","image":"https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/2/28/Zea_mays.jpg"(RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgBackendResponseTime":152,"wgHostname":"mw1253"););

Popular posts from this blog

Canceling a color specificationRandomly assigning color to Graphics3D objects?Default color for Filling in Mathematica 9Coloring specific elements of sets with a prime modified order in an array plotHow to pick a color differing significantly from the colors already in a given color list?Detection of the text colorColor numbers based on their valueCan color schemes for use with ColorData include opacity specification?My dynamic color schemes

Invision Community Contents History See also References External links Navigation menuProprietaryinvisioncommunity.comIPS Community ForumsIPS Community Forumsthis blog entry"License Changes, IP.Board 3.4, and the Future""Interview -- Matt Mecham of Ibforums""CEO Invision Power Board, Matt Mecham Is a Liar, Thief!"IPB License Explanation 1.3, 1.3.1, 2.0, and 2.1ArchivedSecurity Fixes, Updates And Enhancements For IPB 1.3.1Archived"New Demo Accounts - Invision Power Services"the original"New Default Skin"the original"Invision Power Board 3.0.0 and Applications Released"the original"Archived copy"the original"Perpetual licenses being done away with""Release Notes - Invision Power Services""Introducing: IPS Community Suite 4!"Invision Community Release Notes

In Tikz, how to set a node's label alignment to the left?Rotate a node but not its content: the case of the ellipse decorationHow to define the default vertical distance between nodes?Numerical conditional within tikz keys?TikZ/ERD: node (=Entity) label on the insideLine up nested tikz enviroments or how to get rid of themVertically align a tikzpicture and forestDrawing tikz line in the margin for multiple pagesLongtable, contained tikz, padding, custom columns, and an alignment issueTikZ: define arrow starting position based on style and format node labelAlign node name in Tikz